UNUA JARO
NUMERO 1
1922 OKTOBRO
REDAKTA KOMITATO:
JULIO BAGHY * KOLOMANO DE KALOCSAY
PAŬLO BALKÁNYI * PAŬLO LENGYEL
ADALBERTO BAYER
RESPONDA REDAKTORO:
DRO TEODORO SCHWARTZ
REDAKTEJO KAJ ADMINISTREJO: BUDAPEST VI, ANDRÁSSY-UT 81
PRESITA: GLOBUS PRESARTINSTITUTO A. S.
LITERATURA MONDO
Naskiĝis gazeto. Gepatroj, parencoj, konatuloj staras ĉirkaŭla lulilo kaj penas, kun timema espero, diveni la sorton de lanovenaskito. Alvenas D-ro. Okulvitro kun venena krajonlanco en lamano, vestita per malbonhumoraj recenzmanuskriptoj kaj grumblante,ektirinte sian longan barbon, li diras: „La infano ne estas vivkapabla,ĝi estas herede malsana, la gepatroj ja suferas je peza malsano, je laGazetfonda Febro.“
Gepatrojn, parencojn, konatulojn, — kial nei — ekkaptas timo.Tamen, ili esperas. Ili atendas la venon de bona feino. Ili scias, kela ĉarma Feino de l’ Arto vagas senhejme tra la Esperanta mondo, kajnur almoze ĝi ricevas lokon, por ripozi iom ĉi tie kaj tie. Ĉu ŝi neekkonos, ke nia infano dediĉis al ŝi sian tutan vivon? Ĉu ŝin ne savosel la malbona sorĉo, kiel en la fablo, la naiva klopodo de senkulpakuraĝuleto? Ĉu ŝi rekompence ne deflankigos la profetitan malbonon? Ĉuŝi ne helpos la infanon, kiu ŝin elektis patronino adorata? Gepatroj,parencoj, konatuloj esperu! Vi elektis bone! La Arto estas potencapatronino. Je ŝia dolĉa voĉo la homoj plezure malfermos por nia infanola koron. Kaj — eble eĉ la monujon.
Kaj — la infano ja ne estas tute novnaskito. Ĝi jam vivis iam, antaŭtre multaj jaroj, antaŭ la milito; ĝi kreskis belesperige sed — ho, nine parolu longe pri aferoj, kiuj doloras — ĝi forbrulis en la terurafajro nenion indulganta. Sed ni ne serĉu kiamaniere — eble oni trovisla sep sorĉajn vortojn pri kiuj Ramigan parolas en la legota hindafabelo, jen ĝi elsaltis el la cindroj gaje, ridetante kaj eble eĉ encentobla beleco. Okjara ĝi komencas sian duan vivepokon, ĝi trovas jamtro malvasta la lulilon, volas ekvagi al la granda mondo. Bonan vojon,kara!
*
Karaj Samideanoj! Kiam ni ekirigas nian revuon, kiu volas estipure kaj plene literatura, ni opinias, ke ni kompensas grave sentatanmankon de la Esperantista vivo. La „Lingvo Internacia“ kaj „La Revuo“bedaŭrinde ĉesis dum la milito, kaj ili apenaŭ reaperos. La angla„Literaturo“, kvankam bone redaktata, valora kaj belaspekta, ne povasplenumi ĉi tiun taskon pro sia malgranda amplekso kaj malofta apero. Enla ceteraj gazetoj la literaturo estas nur gasto, kvankam bonvenanta,sed tre malriĉe regalata. Pli longaj noveloj, eĉ poemoj ne povas aperipro manko de loko.
Oni vere embarasiĝas, volante ion traduki por Esperanta gazeto: onija volas traduki nur ĉefverkojn, verajn perlojn, sed la limoj difinitajde la gazetoj estas konvenaj nur por mallongaj skizoj aŭ pli longajanekdotoj. Mi estas konvinkiĝinta, ke la nekompreneblan materialmankonde kelkaj gazetoj kaŭzas ne la mallaboremo de la kunlaborantoj, sedĝuste la malvastaj limoj difinitaj, kiuj tre malfaciligas la serĉon dekonvena literaturaĵo.
Sama estas la afero pri recenzoj. Recenzon nepre bezonas ĉiuliteraturo. Sen la valormezuranta kontrolo de la kritiko ĝi degeneras,pereas. Kaj kio estas la ete