trenarzh-CNnlitjarufaeo

Noto de tekstpreparulo:
En ĉi tiu teatraĵo, la tradukisto uzas komencemajuskla “Vi” porsignifi norvega formala alparola pronomo.

HENRIK IBSEN

LA KOLONOJ DE LA SOCIO

Dramo en kvar aktoj

(Samfundets støtter 1877)

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo JEC Scandinavia a/s
Postboks 54
N - 3401 Lier
Tel 32 85 50 03
Fax 32 85 50 82

ISBN 82 91 707-52-9

LA KOLONOJ DE LA SOCIO

ROLOJ:

  • KONSULO BERNICK.
  • SINJORINO BERNICK, lia edzino.
  • OLAF, ilia filo, 13 jara.
  • FRAŬLINO BERNICK, fratino de la konsulo.
  • JOHAN TØNNESEN, pli juna frato de sinjorino Bernick.
  • FRAŬLINO HESSEL, ŝia pli aĝa duonfratino.
  • HILMAR TØNNESEN, kuzo de sinjorino Bernick.
  • ADJUNKTO RØRLUND.
  • GRANDKOMERCISTO RUMMEL.
  • KOMERCISTO VIGELAND.
  • KOMERCISTO SANDSTAD.
  • DINA DORF, juna knabino en la domo de la konsulo.
  • PLENRAJTIGITO KRAP.
  • ŜIPKONSTRUISTO AŬNE.
  • LA EDZINO DE GRANDKOMERCISTO RUMMEL.
  • LA EDZINO DE POŜTESTRO HOLT.
  • LA EDZINO DE DOKTORO LYNGE.
  • FRAŬLINO RUMMEL.
  • FRAŬLINO HOLT.
  • BURĜOJ kaj ALIAJ LOĜANTOJ, FREMDAJ MARISTOJ, PASAĜEROJ sur VAPORŜIPO k.t.p.

(La agado okazas en la domo de konsulo Bernick en eta norvegaĉemara urbo.)

UNUA AKTO

(Spaca ĝarden-salono en la domo de konsulo Bernick. Maldekstre enla antaŭo pordo kondukas al la ĉambro de la konsulo; pli malantaŭeen la sama muro estas simila pordo. Meze sur la kontraŭa pordo estaspli granda enir-pordo. La fona muro estas preskaŭ tute el spegulavitro kun malferma pordo al larĝa ĝarden-ŝtuparo, super kiu estasetendita sunŝirmilan velon. Sube de la ŝtuparo vidiĝas parto de laĝardeno, enkadrigita de krado kun mallarĝa enir-pordego. Eksterekaj laŭ la krado laŭas strato, kies kontraŭa flanko havasmalgrandajn hele-koloritajn lignajn domojn. Estas somero kaj varmasunbrilo. Kelkaj homoj foje preterpasas en la strato; oni haltas kajinterparolas; fariĝas komerco en vendejo situanta ĉe la angulok.t.p.)

(Ene en la ĝardena salono sidas ĉirkaŭ tablo aro da sinjorinoj.Meze antaŭ la tablo sidas sinjorino Bernick. Ĉe ŝia maldekstraflanko sidas sinjorino Holt kun filino, kaj laŭvice sinjorinoRummel kaj fraŭlino Rummel. Dekstre de sinjorino Bernicksidas sinjorino Lynge, fraŭlino Bernick kaj Dina Dorf. Ĉiujsinjorinoj estas okupataj pri manlaboro. Sur la tablo kuŝas grandajamasoj da duone pretigitaj kaj prettonditaj linaĵoj kaj aliajvestaĵoj. Pli fone, ĉe malgranda tablo sur kiu staras du florpotojkaj glaso da suker-akvo, sidas adjunkto Rørlund legante el libroore randita, tamen tiel ke nur opaj vortoj aŭdiĝas de la publiko.Ekstere en la ĝardeno kuras Olaf Bernick ĉirkaŭe pafante al celoper arko.)

(Post momento venas ŝipkonstruisto Aŭne kviete enen tra la pordodekstre. Okazas ioma interrompiĝo de la legado; sinjorino Bernickkapsignas al li kaj montras al la pordo maldekstre. Aŭne trankvileiras tien kaj frapas kelkajn fojojn sur la pordon de la konsulokviete kaj kun interspacoj. Plenrajtigito Krap, kun ĉapelo en lamano kaj paperoj sub la brako venas el tiu ĉambro.)

PLENRAJTIGITO KRAP
Ĉu estas vi, kiu frapas?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La konsulo serĉas min.

PLENRAJTIGITO KRAP
Li faris; sed ne povas akcepti Vin; li transdonis al mi — —

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Al Vi? Mi preferus — —

PLENRAJTIGITO KRAP
— — transdonis al mi diri, ke Vi devas ĉesi pri tiuj sabat-tagajprelegoj po

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!