trenarzh-CNnlitjarufaeo

A. NIEMOJEWSKI

LEGENDOJ

Kun permeso de la aŭtoro
el la pola originalo tradukis
Bronisław Kuhl

Kun antaŭparolo de
Antoni Grabowski

Dua, korektita eldono

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

TABELO DE ENHAVO

 Paĝo
Antaŭparolo7
Tentistoj11
Majlaĥ35
Admono48
Du disciploj71

ANTAŬPAROLO

A. Niemojewski (legu: Njemojeski), la aŭtoro de la „Legendoj“, estastalenta pola nuntempa verkisto, kiu kolektis jam riĉan rikolton desia literatura agado.

Niemojewski publikigis unue serion da lirikaj poezioj: „Poezioj“,„Subteraĵoj“, „Promesita lando“, „Brulruĝoj“, „Polonia irridenta“,„Ĉefurbo“, „Petegoj“, „Urtikoj“. Ĉie en ili brilas bela artaformo kaj nobla tendenco, sed speciale grandan talenton elmontrisNiemojewski en la poemoj, en kiuj li kantas pri la ĝojoj kaj suferojde la laboristaj sferoj.

Poste Niemojewski verkis la dramojn: „Familio“, „Tiu tago“, „Rokita“,„Fabelo“, kaj la rakontojn: „Leteroj de frenezulo“, „Legendoj“ktp. — Plue sekvis liaj literaturaj studoj pri la pola literaturo(Wyspianski) kaj bildoj el sistemaj vojaĝoj tra Eŭropo, Egiptujo,Palestino, Sirio ktp.

La frukto de tiuj vojaĝoj estis interalie ankaŭ du volumoj daorientlandaj noveloj „El sub polvo de jarcentoj“, kiuj formas en laliteratura agado de l’ aŭtoro transiron de beletristiko al precizajstudoj, ĉar Niemojewski, komencinte kiel artisto, transformiĝisiom post iom en scienciston kaj dediĉis sin fine tute al la komparaesplorado de religioj.

En tiu ĉi direkto Niemojewski tradukis unue verkojn, de Renan kaj ellingvo greka la Judan Militon de Jozefo Flavius, poste li publikigisserion da malpli grandaj propraj studoj: „Historio de la Kruco“,„Kreado de la mondo laŭ biblio“, „Du bibliaj arboj“, kaj en la lastatempo aperis la grandega verko: „Dio Jezus“, kiun Niemojewski eldonispole kaj en plivastigita propra germana traduko. Tiun ĉi verkonla aŭtoro kompletigis ankoraŭ per la studaĵo: „Kial rapidis ladisciploj al Emaus“.

Niemojewski pruvas en ambaŭ lastaj verkoj la tezon, ke en laevangelioj estas kaŝitaj astraj sistemoj, t. e. ke al la movadode evangeliaj personoj sur tero estas konformaj la movoj deĉielkorpoj en precize difinitaj periodoj. La aldonitaj ilustraĵojmulte plifaciligas la komprenon de tiuj interesaj malkaŝoj,nepriparoleblaj pli vaste en la kadroj de tiu ĉi artikoleto.

Kiel unu el ĉefoj de la polaj liberpensuloj Niemojewski redaktas dela jaro 1906 la organon „Myśl niepodległa“ (Penso sendependa).

Kelkaj verkoj de Niemojewski estas tradukitaj en diversajn lingvojn;ankaŭ nia esperanta literaturo posedas jam kelke da ili en lingvointernacia.

La nuna libro „Legendoj“ konsistas el 4 poeziaj rakontoj kajbildoj el la vivo de Jezuo, sed tiu ĉi nomo, kvankam li estas laĉefa heroo, nenie estas dirita, sed lasita al la konjektemo de lalegantoj. Li kaj lia granda verko estas traktataj diskrete, kaj iliformas nur la kondukan fadenon de serio da koloraj

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!